Vasiliki „Vaso“ PAPANDREU (greke Βασιλική „Βασω“ Παπανδρεου, laŭ franca latinliterigo Vasso Papandréou; naskiĝis la 9-an de decembro 1944 en Valimitika en Peloponezo, mortis la 17-an de oktobro 2024 en Ĥalandri) estas greka politikistino kaj ekonomikistino. Ŝi interalie estis komisionano en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn laboro kaj sindikataj rilatoj. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, ŝi inter la jaroj 1996 kaj 2004 estis ministrino de Grekio, unue pri evoluo, ekde 1999 pri internaj aferoj, publika administrado kaj malcentrigo kaj ekde 2001 pri medio, planado kaj publikaj laboroj (kun speciala respondeco pri la Someraj Olimpikoj de 2004 en Ateno). Vaso Papandreu estis membro de la socialisma partio PASOK de Grekio.